Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Stefangrotz

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 15 tagoj by ThomasPusch in topic paĝo Akiro en vikidatumoj
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Stefangrotz!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto)

Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:18, 30 jun. 2019 (UTC)Reply

We sent you an e-mail

[redakti fonton]

Hello Stefangrotz,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)Reply

ADLM

[redakti fonton]

Saluton. Mi direktis min al Kubo pensante, ke estis li kiu inciatis la ŝanĝon al ADLM. Kaj li jam respondis, ke estis vi kiu iom priokupiĝas pri la afero: Ĉefpaĝo. Tiel mi kopias la proponon kion mi faris al li: "Saluton. Mi gratulas pro la sukceso de via propono ŝanĝi el ADLS al ADLM. Tio helpos al la seriozeco de la tuta Vikipedio. Nun utilus, ke la enmeto de nova artikolo estu akurata. Kiu faros tion? Mi iam komentis, ke en Ĉefpaĝo utilus ankaŭ alia ŝanĝo nun pli necesa, ĉar monato ne aspektas kiel tuj aktuala, same kiel semajno aŭ tago. Mia tiama kaj nuna propono estas malsuprenigi la klarigojn de Enkonduko, ĉar ne utilas al novalveninto klarigi pri kio estas Esperanto, ĉar tiu jam alvenis. Kaj samtempe suprenigi aŭ la Bildon de la Tago (buntalloga) aŭ la Aktualaĵojn, por montri, ke Vikipedio ĉiutage aktualiĝas. Mia persona propono estus pri la Aktualaĵoj, kaj tiukadre mi promesas meti kvar kvin novaĵojn ĉiusemajne, kiam mi faris iam, ĝis mia propono falis en nefekunda grundo. Tamen mi ankaŭ apogus la suprenigon de la Bildo, se en ties loko oni metas la Aktualaĵojn. Mi supozas, ke teknike tio estos pli laboriga, sed antaŭe mi ŝatus scii vian opinion prie. Se tio estas de via plaĉo, mi helpos se vi mem proponas tiun ŝanĝon aŭ mi rekte faros pli argumente la proponon, kalkulante kun via aprobo." Nu, mi atendas vian respondon en la idedo ke vi povos interesiĝi pri tiu afero; tamen mi konfesas, ke mi neniam moviĝas en Vikipedio per poŝtelefono, nu iam per la ekrano de komputilo. Amike.--kani (diskuto) 18:42, 26 nov. 2020 (UTC)Reply

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo

[redakti fonton]

Saluton, Stefangrotz! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:34, 27 apr. 2021 (UTC)Reply

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun!

[redakti fonton]

Kara Stefangrotz, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:17, 27 jul. 2021 (UTC)Reply

Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:34, 18 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Kunlaboraĵo de la semajno

[redakti fonton]

Saluton Stefangrotz,
La artikolo pri Bertalan Farkas ekde nun estas la kunlaboraĵo de la semajno. Vi ne hezitu pluredakti ĝin!
--Baba79 (diskuto) 14:02, 4 feb. 2022 (UTC)Reply

Saluton Stefangrotz,
La artikolo pri Paralimpiko ekde nun estas la kunlaboraĵo de la semajno. Vi ne hezitu pluredakti ĝin!
--Baba79 (diskuto) 15:41, 16 feb. 2022 (UTC)Reply

Proponoj por Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:31, 13 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Ideo pri nova aspekto

[redakti fonton]

Saluton, Stefan. Mi ĵus rimarkis, ke la baza ŝabloneca paĝo Portalo:Nutrado kaj gastronomio/Kadro-supro por la portalo Portalo:Nutrado kaj gastronomio kaŭzas sufiĉe malbelan aspekton de la portala paĝo. Ĉu vi eble havus ideon pri pli bela aspekto? - Amike Tlustulimu (diskuto) 18:20, 23 sep. 2022 (UTC)Reply

Diskuto pri forigo de artikolo

[redakti fonton]

Saluton, vi kunkreis la tekston Rasismo en la Esperanto-movado, pri kiu nun estas diskuto ĉu necesas komplete forigi ĝin, ĉar mankas sufiĉaj referencoj, kaj tial eblus havi la impreson ke temas pri vikipedie ne-bonvena "originala esploro". Kiam komenciĝis la diskuto antaŭ semajno, neniu atentis atentigi la kontakteblajn kunredaktantojn de la teksto, tion mi jen volas ankoraŭ fari, kaj proponas vastigi la diskutan tempon al dua semajno. ThomasPusch (diskuto) 15:24, 5 okt. 2023 (UTC)ThomasPusch (diskuto) 15:05, 5 okt. 2023 (UTC)Reply

Vespera kanto (poemo)

[redakti fonton]

Saluton. Vi ĵus kreis la artikolon Vespera kanto (poemo). Tie oni diras, ke ĝi enhavas sep versojn, sed mi kalkulis nur ses. Eble vi celis strofon anstataŭ verso, ĉu? Ses versoj kaj sep strofoj, ĉu?--kani (diskuto) 00:01, 3 jan. 2024 (UTC)Reply

Jes vi pravas, temas pri stofoj, mi korektos! Dankon pro la rimarko Stefangrotz (diskuto) 07:52, 3 jan. 2024 (UTC)Reply

Diskuto pri referencoj

[redakti fonton]

Kolego, ek de la 10-a de septembro en Diskutejo estis lanĉita grava diskuto pri aspekto de referencoj en vikiaj artikoloj. Rezulto de la diskuto grave influos ĉiun (!) artikolon de vikipedio, ŝablonojn de fontoj kaj plej verŝajne regolojn de artikola dizajno.
Vikia komunumo atendas vian opinion, ĉar vi estas aktiva partoprenantio de nia projekto.
Mi invitas vin partopreni la diskuton kaj eldiri vian opinion, prezenti vian sperton de uzo de referencoj en eo-vikipedio kaj vikipedioj en aliaj lingvoj. Ankaŭestas interesa via sperto ekster vikio: kiel aspektas referencoj en libroj kaj revuoj en esperanto kaj aliaj lingvoj.

Jen estas ligilo al la diskuto: Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Fremdlingvaj referencoj sen traduko al Esperanto. VladimirPF (diskuto) 05:48, 26 sep. 2024 (UTC)Reply

Kuireja ŝranko

[redakti fonton]

Saluton. Mi atentigas pri Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Al bakiyye kie oni mencias artikolon Kuireja ŝranko.--kani (diskuto) 12:35, 13 dec. 2024 (UTC)Reply

Kategorio

[redakti fonton]

Vi estas tre ĝentila, dankon pro via helpo. Claudio Pistilli (diskuto) 13:58, 21 jan. 2025 (UTC)Reply

Mi volente helpas :) En la momento mi tralaboras multajn listojn el la Specialaj paĝoj
Restas multaj artikoloj de vi kiuj ne estas konektitaj al aliaj lingvoj (vidu https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speciala%C4%B5o:UnconnectedPages&limit=500&offset=0) Stefangrotz (diskuto) 14:15, 21 jan. 2025 (UTC)Reply

Thank you for being a medical contributors!

[redakti fonton]
The 2024 Cure Award
In 2024 you were one of the top medical editors in your language. Thank you from Wiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do!

Wiki Project Med Foundation is a thematic organization whose mission is to improve our health content. Consider joining for 2025, there are no associated costs.

Additionally one of our primary efforts revolves around translating health content. We invite you to try our new workflow if you have not already. Our dashboard automatically collects statistics of your efforts and we are working on tools to automatically improve formating.

Thanks again :-) -- Doc James along with the rest of the team at Wiki Project Med Foundation 06:22, 26 jan. 2025 (UTC)Reply

Listo de verkistoj/poetoj kiuj forestas en la esperantlingva vikipedio

[redakti fonton]

Saluton Stefangrotz, se mi rajtas mi havas alian peton pri nova listo. Mi pensas pri iu tre simila al Vikipedio:Listo de artikoloj kiuj ekzistas en multaj lingvoj kaj forestas en la esperanta Vikipedio, sed tiu-ĉi temas nur pri tiuj kiuj estis aŭ estas verkistoj aŭ poetoj, kaj artikolo pri ili forestas en la esperantlingva vikipedio.

Specife mi interesiĝas pri tiuj kies biografiaj artikoloj pri ili okazas en pluraj lingvoj (do ni diru almenaŭ 3). Ĉu estos ne tro malfacile fari tiun liston? Mi antaŭdankas vin. Amike, Sj1mor (diskuto) 22:04, 30 jan. 2025 (UTC)Reply

Sal,
jen listo por aŭtoroj: Uzanto:Stefangrotz/listoj/aŭtoroj
krei tiajn listojn facilas, se vi bezonas pli, ne hezitu demandi. Stefangrotz (diskuto) 08:52, 31 jan. 2025 (UTC)Reply
Dankon. Mi ĵus nun vidis vian respondon kiam mi kontrolis la demandon. Bonvolu @ menciu min en la respondo.
Ĉu eblas vidi la kodon kun la listo? Sj1mor (diskuto) 10:33, 10 feb. 2025 (UTC)Reply
@Sj1mor ho pardonu. jes la informpeto estas ende da la ŝablono "wikidata list". La linio " ?item wdt:P106 wd:Q36180. # Writers" estas la parto kiu vi povas ŝanĝigi se vi volas serĉi aliajn profeciojn.
poste klaku al la ligilo "Mane ĝisdatigi liston". Stefangrotz (diskuto) 12:43, 10 feb. 2025 (UTC)Reply

Listo laŭ trakteco (graveco) en nia vikipedio laŭ iomo de sub artikoloj kaj kategorioj

[redakti fonton]

Sal Stefangrotz, Do mi deziras esti informita pri urboj (aŭ setlej(lok)oj)n kiuj estas tre traktataj en la esperantlingva vikipedio.

Tio signifas, ĉiu urbo kiu havas sianoman kategorion (kaj sube eble pli da aliaj kategorioj) do mi volas esti informita kiom da artikoloj (kaj subkategorioj?) (en totalo?) estas sub la laŭnoma kategorio.

Ekzemple Kategorio:Erfurto kaj Kategorio:Tjumeno, kiu havas respektive (53 Kat, P) kaj (17 Kat, 22 P , (almenaŭ en la unua kaj dua niveloj sub tiu kategorio)). Ĉu eblas?

PS oni povas fari la samon por landoj, ĉu ne?

PS2 pli simpla realigo estu simple sorti tiaj artikoloj laŭ kies laŭnoma kategorio estas nomita "Kategorio:Konstruaĵoj en [metu la nomon de la urbo]" (K, P), ĉar tio estas sufiĉe bona indiko pri la iomo da engaĝiĝo. Sj1mor (diskuto) 14:21, 10 feb. 2025 (UTC)Reply

Notu ke sub tiu sianoma kategorio estas la artikolo mem, do ne rikuru senfine! Sj1mor (diskuto) 14:29, 10 feb. 2025 (UTC)Reply
Hmm mi ne scias kiel krei tion. Mi pensos pri ĝi sed plej verŝajne mi ne kreos tion en la proksiman estontecon. Stefangrotz (diskuto) 22:06, 10 feb. 2025 (UTC)Reply

Atentu

[redakti fonton]

Mi ekde la 17-a de marto 2025 havas akutan komputilan problemon, kaj krome jam ekde kelkaj semajnoj havis misfunkcian poŝtelefonon. Tial mi nur povos normale reredakti Vikipedion kiam mi anoncos tion. Dume eblas retpoŝti al mi, sed neklaras kiam mi legos retpoŝtajn mesaĝojn. Mi provos ankoraŭ meti respondon al la lasta demando de Arbarulo per la pruntita poŝtelefono, kiun mi uzas nun, sed ne scias ĉu tio vere sukcesos, aŭ ĉu mi plene povos esprimi min sub la kondiĉoj ...

Salutas Thomas (diskuto) 07:12, 17 mar. 2025 (UTC)Reply

Listoj (Portalaj?) de vikidatumaj mankantaj artikoloj laŭ temo

[redakti fonton]

Saluton Stefangrotz,

Ĉu eblas krei tiujn listojn? temoj povas varii kiel ekz. landoj, urboj, sportoj, profesiuloj, aŭ iuj temoj el la 1000 nemalhaveblaj (historio, geografio, scienco, teknologio, KTP)

Mi konstatis ke en la hebrea vikipedio tiujn listoj-portaloj ja ekzistas (serĉu פורטל: /כל הערכים החסרים).

Eble la granda defio estas saĝe elekti pri tiuj temoj estas oportune krei tiujn listojn (ekz la senpaĝulinoj). Ĉu ni deziras temojn pri kiuj multaj aliaj lingvoj havas artikolojn kiuj plejparte ĉe ni ankoraŭ estas mankantaj?

Mi antaŭdankas pro via konsidero. Amike, Sj1mor (diskuto) 19:34, 28 mar. 2025 (UTC)Reply

Jes tio eblas. en via hebrea artikolo oni povas klaki al la ligilo "SPARQL" kaj simple anstataŭigi he kun eo.
Sed vi pravas, la plej malfacila parto estas elekti kategoriojn. Eble geografio, lingvoj, scienco kaj socio estus bona komenco. Stefangrotz (diskuto) 19:45, 28 mar. 2025 (UTC)Reply
Kiam mi faras tion mi simple ricevas "nuda" vikidatumkoda listo de artikoloj rilataj al Israelo. Ĉu eblas rilati al Esperanto (Q143) pri iu ajn lingvo? Sj1mor (diskuto) 20:44, 28 mar. 2025 (UTC)Reply
Jes. Mi uzis ChatGPT por kompreni la informpeton pli bone. Jen nova informpeto kun komentoj kaj pli bona tabulo por la rezultoj
Vi povas uzi Q143 Esperanto por krei similajn informpetojn. ekzemple { ?item wdt:P1412 wd:Q143 } signifas parolata lingvo estas Esperanto (vidu d:P1412)
La plej malfacila parto estas trovi taŭgajn Q-nombrojn en Vikidatumaro. Sed se ni scias kion ni volas serĉi, krei pli da aŭtomataj tabeloj ne estas tiom malfacila. Stefangrotz (diskuto) 21:03, 28 mar. 2025 (UTC)Reply
Pere {?item wdt:P361 wd:Q143 } mi trovis la jenon
wd:Q9584260 adverbo de Esperanto
wd:Q10353611 prepozicio de Esperanto
wd:Q11652197  Esperanto en Ĉeĥio Sj1mor (diskuto) 11:32, 29 mar. 2025 (UTC)Reply
Tio pri mankantaj ĉe ni historiaj periodoj (Q11514315)
SELECT ?item WHERE {
{
  SELECT ?item (COUNT(?sitelink) AS ?cnt) WHERE {
  ?item wdt:P31 wd:Q11514315 .
  ?sitelink schema:about ?item .
  FILTER NOT EXISTS {
    ?article schema:about ?item .
    ?article schema:isPartOf <https://eo.wikipedia.org/> .
  }
  } GROUP BY ?item ORDER BY DESC (?cnt) LIMIT 250
}
} ORDER BY DESC (?cnt) Sj1mor (diskuto) 12:39, 29 mar. 2025 (UTC)Reply
Mi aldonis novan sekcion "Listoj laŭ temo" en Vikipedio:Listo de artikoloj kiuj ekzistas en multaj lingvoj kaj forestas en la esperanta Vikipedio
mi komenciĝis kun Esperantistoj.
Ekster esperantujo mi ŝatus krei listoj pri:
  • lokoj
  • lingvoj
  • scienco(j)
  • arto
ktp. sed plej verŝajne la kvanto de listoj nur malrapide kreskos dum la tempo. Stefangrotz (diskuto) 19:59, 9 apr. 2025 (UTC)Reply

Kasuga

[redakti fonton]

Tio estis mia eraro, sed mi riparis ĝin. En aliaj japanaj urboj mi spertis, ke angle estas priskribo kaj tabelo. Iliaj datenoj diferencas, tial mi tiel decidis, ke la tabelo estas pli ĝusta. --Crosstor (diskuto) 07:59, 4 jun. 2025 (UTC)Reply

Forigo de subpaĝo

[redakti fonton]

Saluton, ĉu mi ankaŭ forigu ĉi tiun paĝon? Uzanto:Stefangrotz/listoj/ReVo-vortoj-kun-artikolo/pliaj LiMr (diskuto) 10:14, 3 jul. 2025 (UTC)Reply

Ho jes mi forgesis pri ĝi. Forigu ĝin.
Dankon :) Stefangrotz (diskuto) 10:19, 3 jul. 2025 (UTC)Reply

Havendaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Ekde antaŭ 11 jaroj mi dediĉis parton de mia vikipedia laboro al plibonigo de la 1000 havendaj artikoloj. Ĉefe plialtigante kelkajn el ili al pli alta kategorio: tiam ni havis 589 en la plej malalta, 308 en la meza kaj nur 102 en la plej alta. Ni estis en la 36a rango. En la lastaj jaroj mi dediĉis iom pli ol unu semajno al tiu afero. Kaj nun, danke al kunlaboro kun aliaj, ni havas 0 en la plej malalta, 31 en la meza kaj 969 en la plej alta, kaj tial ni estis en la 7a rango inter ĉiuj lingvoj. Restas nur 31 artikoloj en la meza kategorio, sed mi ne plu plialtigos ilin, ĉar mi tute malkompetentas pri tiaj sciencaj temoj. Mi dediĉos ankoraŭ unu semajnon, sed jam al plibonigo de la jam altaj artikoloj, kaj mi ne scias ĉu tio utilos en la plutenado de la rango, sed mi timas, ke ne tiom. Eble vi povas plialtigi iun el la 31 aŭ konas iun kiu povas fari ĝin. Male ni vidos kiel la rango de la esperantlingva vikipedio malaltiĝos, dum aliaj vikioj plialtigos siajn nombrojn. Povas helpi tradukiloj, bibliografioj, bildoj ktp. Nun mi dediĉos al de mi pli konataj temoj, kiel biografioj, geografio, historio, literaturo, arto ktp. Dankon pro la atento.--kani (diskuto) 10:20, 14 jul. 2025 (UTC)Reply

paĝo Akiro en vikidatumoj

[redakti fonton]

Dankon pro la ĵusa ligigo de la paĝo "Akiro" en vikidatumoj. Mi ankoraŭ havis okazon fandigi la paĝojn kun pluraj aldonaj diverslingvaj paĝoj, tiel ke nun entute 11 samtemaj paĝoj kune grupiĝas en d:Q2827429. Bonan tagon al vi, ThomasPusch (diskuto) 07:41, 29 jul. 2025 (UTC)Reply