Dunianto
Dunianto | |
Dunianto | |
Skribo | latina alfabeto |
Kreinto | Markos Malke Kramer |
Dato | 2025 |
Dosiero:Emblemo kun blankcirkla fono.png | |
Lingvistika klasifiko | |
---|---|
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Nenie |
Lingvaj kodoj | |
Dunianto estas planlingvo kreita de Markos Malke Kramer kaj publikigita en 2025. Ĝi transprenas la regulan gramatikon de Esperanto kaj kombinas ĝin kun tutmondeca vortprovizo, do ĝi estas klasigebla kiel esperantido. Ĝiaj vortoj venas el 42 fontlingvoj, kiuj reprezentas diversajn kulturregionojn kaj inkluzivas la plej parolatajn lingvojn de Azio, Afriko, Eŭropo, Ameriko kaj Oceanio. Ĝi celas eviti la emfazon al eŭropaj lingvoj ĉe la Esperanta vortprovizo.
Motivoj por la evoluigo de Dunianto
[redakti | redakti fonton]Dunianto baziĝas sur la gramatika strukturo de Esperanto, kio faciligas ĝian lernadon por esperantistoj. Tamen, dum la vortprovizo de Esperanto estas ĉefe eŭropdevena, Dunianto inkluzivas pli vastan gamon de lingvoj, celante pli grandan kulturan neŭtralecon. La simileco al Esperanto ebligas rapidan adaptadon de Esperanto-materialoj (kiel lernolibroj kaj vortaroj) al Dunianto kaj faciligas aŭtomatan tradukadon inter ambaŭ lingvoj.
Aliaj planlingvoj, kiel Globasa kaj Pandunia, ankaŭ celas tutmondan neŭtralecon en la vortprovizo, sed ne baziĝas sur Esperanto. Dunianto kombinas la avantaĝojn de Esperanto kun tutmonda vortprovizo, permesante al esperantistoj facile lerni kaj uzi la lingvon. Ĝi ankaŭ profitas de la longa sperto kaj literaturo de la Esperanto-komunumo.
Dunianto ne estas intencita kiel konkurenco al Esperanto. La kreinto de Dunianto, Markos Malke Kramer, estas aktiva esperantisto kaj vidas la lingvon kiel komplementan al Esperanto. La simileco inter la du lingvoj ebligas facilan reciprokan tradukadon kaj kreadon de komunaj lernomaterialoj. Agnoskante, ke Esperanto certe longe restos pli vaste uzata, la kreinto de Dunianto celas disvolvi alternativan, pli kulture neŭtralan vojon al internacia komunikado.
Fontlingvoj de Dunianto
[redakti | redakti fonton]Dunianto havas entute 42 fontlingvojn, kiuj inkluzivas 25 el la 28 plej parolataj lingvoj laŭ Ethnologue 2024 (3 el tiuj 28 lingvoj ne estis inkluzivataj pro sia simileco al pli parolataj lingvoj, nome la niĝeria piĝino, la egipt-araba kaj la vua, kiuj similas al la angla, la araba kaj la ĉina respektive). Aldone Dunianto havas iom malpli parolatajn fontlingvojn, kiuj estas inkluzivataj por reprezenti kulturregionojn kaj lingvofamiliojn, kiuj alikaze ne estus sufiĉe reprezentataj. Parte temas pri lingvoj, kiuj estas nur iom pli malgrandaj ol tiuj inkluzivataj pro sia grandeco, sed parte ankaŭ temas pri multe pli malgrandaj lingvoj, precipe koncerne indiĝenajn lingvojn de suda kaj norda Ameriko kaj de Oceanio. Tiuj malmulte parolataj fontlingvoj de Dunianto tamen estas reprezentataj nur per relative malmultaj vortoj en la dunianta vortprovizo.
La fontlingvoj estas dividataj en du listojn, nome 21 ĉefaj fontlingvoj kaj 21 aldonaj fontlingvoj:
- La 21 ĉefaj fontlingvoj de Dunianto: angla, ĉina, hindia, hispana, araba, franca, bengala, portugala, rusa, Urduo, indonezia, germana, japana, svahila, persa, turka, tamila, vjetnama, korea, haŭsa, itala
- La 21 aldonaj fontlingvoj de Dunianto: panĝaba, marata, telugua, kantona, filipina, taja, amhara, joruba, pola, birma, lingala, uzbeka, fula, cvana, sud-keĉua, gvarania, naŭatla, kiĉea, fiĝia, navaha, kria
La ĉefaj fontlingvoj ĝenerale havas multe pli da parolantoj ol la aldonaj fontlingvoj kaj sekve ricevas signife pli da atento en la elektado de duniantaj radikoj. Sed kvar relative grandaj fontlingvoj el Sud-Azio kaj Ĉinujo (la panĝaba, la marata, la telugua kaj la kantona) estas en la listo de aldonaj fontlingvoj, ĉar iliaj kulturregionoj kaj lingvofamilioj jam estas bone reprezentataj ĉe la ĉefaj fontlingvoj pro la ĉina, la hindia, Urduo kaj la tamila.
Ene de ĉiu el la du listoj la lingvoj estas ordigataj laŭ la entuta kvanto de parolantoj (denaskaj kaj ne-denaskaj). Kiel fonto por la kvanto de parolantoj estis uzata ĉefe Ethnologue 2024. La ordo de la lingvoj en la listoj influas, kiugrade ili estas reprezentataj en la vortprovizo de Dunianto.
La panĝaba, marata, kantona, uzbeka kaj pola estas konsiderataj kiel aldona subteno por akcepti vortojn el parencaj lingvoj kiel la hindia, ĉina, turka kaj rusa. La aliaj aldonaj lingvoj plejparte reprezentiĝas per vortoj, kiuj estas motivitaj per po nur unu el la aldonaj fontlingvoj.
Fontlingvoj laŭ geografiaj regionoj
[redakti | redakti fonton]Ĉi-sube la fontlingvoj estas listigitaj laŭ larĝe difinitaj geografiaj regionoj (surbaze de tio, kie la lingvo estiĝis).
- Eŭropaj lingvoj: angla, hispana, franca, portugala, rusa, germana, itala, pola
- Orient-aziaj lingvoj: ĉina, japana, korea, kantona
- Sud-aziaj lingvoj: hindia, bengala, Urduo, tamila, panĝaba, marata, telugua
- Okcident-aziaj kaj centr-aziaj lingvoj: araba, persa, turka, uzbeka
- Sud-orient-aziaj lingvoj: indonezia, vjetnama, filipina, taja, birma
- Afrikaj lingvoj: svahila, haŭsa, amhara, joruba, lingala, fula, cvana
- Sud-amerikaj lingvoj: sud-keĉua, gvarania
- Nord-amerikaj lingvoj: naŭatla, kiĉea, navaha, kria
- Oceania lingvo: fiĝia
Alfabeto kaj prononco
[redakti | redakti fonton]La alfabeto de Dunianto konsistas el 24 literoj de la latina alfabeto. La literoj q kaj x ne estas uzataj. Ne ekzistas literoj kun supersignoj. Ĉiu litero estas ĉiam prononcate same. La sekvaj prononcaj reguloj diferencigas Dunianton de Esperanto:
- c estas prononcata kiel la Esperanta ŝ [ʃ].
- j estas prononcata kiel la Esperanta ĵ [ʒ].
- y estas prononcata kiel la Esperanta j [j].
- w estas prononcata kiel la Esperanta ŭ [w], sed povas ankaŭ esti en la komenco de silabo.
Ĉiuj aliaj literoj estas prononcataj kiel en Esperanto.
La plena alfabeto kun la prononco en la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA) estas jena:
litero | prononco (IFA) | rimarkoj |
---|---|---|
a | [a] | kiel en Esperanto |
b | [b] | kiel en Esperanto |
c | [ʃ] | kiel la Esperanta "ŝ" |
d | [d] | kiel en Esperanto |
e | [e̞] | kiel en Esperanto |
f | [f] | kiel en Esperanto |
g | [g] | kiel en Esperanto |
h | [h] | kiel en Esperanto |
i | [i] | kiel en Esperanto |
j | [ʒ] | kiel la Esperanta "ĵ" |
k | [k] | kiel en Esperanto |
l | [l] | kiel en Esperanto |
m | [m] | kiel en Esperanto |
n | [n] | kiel en Esperanto |
o | [o̞] | kiel en Esperanto |
p | [p] | kiel en Esperanto |
r | [r] | kiel en Esperanto |
s | [s] | kiel en Esperanto |
t | [t] | kiel en Esperanto |
u | [u] | kiel en Esperanto |
v | [v] | kiel en Esperanto |
w | [w] | kiel la Esperanta "ŭ"; ankaŭ uzata komence de vorto |
y | [j] | kiel la Esperanta "j" |
z | [z] | kiel en Esperanto |
Seksneŭtraleco
[redakti | redakti fonton]En Dunianto la esprimado de sekso estas ĉiam libervola kaj funkcias en tute simetria maniero. Ekzemplo estas la vorto “sahodo” (‛frato aŭ fratino de ia ajn sekso’), de kiu eblas derivi “sahodino” (‛fratino’) kaj “sahodico” (‛frato’). Simile la ununombra pronomo por paroli pri persono normale estas “u” (‛ri’/‛ŝi’/‛li’). Se necesas, eblas pliprecizigi tiun pronomon uzante la formojn “inu” (‛ŝi’) kaj “icu” (‛li’), sed oni normale ne faras tion, ĉar tio normale ne necesas.
Specimenoj
[redakti | redakti fonton]Komenco de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
[redakti | redakti fonton]Duniante:
|
Esperante:
|
Duniante:
|
Esperante:
|
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]